Jangzi/o Jangzioserĉi 'Jangzio' [jangzi.0o] Granda rivero en la Orienta Azio, en Ĉinujo, la plej longa en Eŭrazio (6300 km), fluanta orienten, de Tibeto en la Orientan Ĉinan Maron: la ruino atestas, ke ankaŭ la baseno de Jangzio estas fonto de la ĉina civilizacio [1]; la Jangzio fontas en la alto de ĉirkaŭ 5.500 m sur la Tibeta Altebenaĵo [2]. Blua Rivero Rim.: Malofte oni renkontas ankaŭ la literumon „Jangceo“. 1. Monato, Alice Liu: Enigmoj de Sanxingdui, 20092. Jangzio - Vikipedio angle: Yangtze Kiang, Chang Jiang beloruse: Яндзы, Блакітная рака ĉine: 長江 [ChángJiāng], 長江 [chángjiāng] france: Chang jiang, Yang-tseu-kiang, Yangzi jiang germane: Jangtsekiang, Jangtse-Fluss indonezie: Sungai Yangtze japane: 揚子江 [ようすこう] katalune: Iang-Tsé nederlande: Jangtsekiang ruse: Янцзы, Голубая река ukraine: Янцзи administraj notoj