1ironi/o JED ironioserĉi 'ironio' [ironi.0o] Moka esprimmaniero, laŭ kiu oni esprimas ian penson tute kontraŭan al tio, kion oni intencas komprenigi: ironio povas esti bonkora, skeptika, bruta, maldolĉa, acida, veneniga [1]; junulo respondis Mefres kun favora ironio ĉu vi pensas, ke Oziriso ne povus havi sep fingrojn, se tio plaĉus al li [2]? Vinicius estis tro absorbita per la propraj pensoj, por rimarki la ironion, vibrantan en la vortoj de Chilo [3]; la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas same necesega kaj restas imitinda modelo [4]; maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis Marta ; la laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco Marta ; mi renkontis rusan pastron veturanta kun sia familio, ĝentile, sed ne sen ioma ironio, mi demandis lin pri la vojo al la domo de Lev Tolstoj [5]; (frazaĵo) ironio de la sorto! […] se pacaktivulo devus labori en municia fabriko [6]. sarkasmo 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLV4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana6. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013 angle: irony beloruse: іронія ĉeĥe: ironie ĉine: 反語法 [fǎnyǔfǎ], 反話 [fǎnhuà], 反語 [fǎnyǔ], 反諷 [fǎnfěng], 反諷 [fǎnfèng], 諷刺 [fèngcì] france: ironie ~o de la sorto: ironie du sort. germane: Ironie ~o de la sorto: Ironie des Schicksals. hispane: ironía hungare: irónia japane: 皮肉 [ひにく], 当てこすり [あてこすり], アイロニー, 反語 [はんご] nederlande: ironie pole: ironia portugale: ironia ruse: ирония slovake: irónia ukraine: іронія ironiaserĉi 'ironia' [ironi.0a] Karakterizata per ironio: kun ironia kaj malestima rideto [7]; sin klinante, [li] diris per ironia tono: […] homo, kiu kiel vi tiel longe administris la ŝtaton, devis sin prepari al tiu danĝero [8]; la vivo ankaŭ estas ironia: Volter estis instruita kaj edukita de jezuitoj [9]; se oni citas kontraŭulon la voĉo povas havi ironian koloron [10]; ŝi povosciis imiti tre amuze […] la sopiran majestecon, kun kiu ŝi akceptas la ironiajn respektesprimojn de la junularo [11]. 7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI9. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II angle: ironic, ironical beloruse: іранічны ĉeĥe: ironický ĉine: 令人啼笑皆非 [lìngréntíxiàojiēfēi] france: ironique germane: ironisch hispane: irónico hungare: ironikus japane: 皮肉な [ひにくな] nederlande: ironisch pole: ironiczny portugale: irônico ruse: иронический, ироничный slovake: ironický, posmešný ukraine: іронічний ironiiserĉi 'ironii' [ironi.0i] (ntr) Paroli ironie: ĉu vi seriozas aŭ ironias? vi klasike esprimas viajn pensojn! – ironias Vitalij Metrop ; se la kontraŭulo estas […] estas tre simpatia al la publiko, estas tre danĝere ironii: la ironio povas frapi ne la kontraŭulon, sed la oratoron mem [12]; „Via detektiva moŝto, mi ne permesus al mi,“ ironiis la junulo [13]; „bela donaco!“ mi ironiis, „ĝi estas reklamo pri konkurenca senakva kuirilo“ [14]. moki, ŝerci 12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto13. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2514. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 11. Petro Rifuzas, Paŭlo Ekuzas. angle: speak ironically beloruse: іранізаваць ĉeĥe: posmívat se, užívat ironii france: ironiser, faire de l'ironie germane: ironisch sprechen hungare: ironizál japane: 皮肉を言う [ひにくをいう] nederlande: ironisch spreken pole: ironizować portugale: ironizar, falar com ironia ruse: иронизировать slovake: posmievať sa ukraine: іронізувати memironioserĉi 'memironio' [ironi.mem0o] [ironi.mem0o.KOMUNE] Ironio, moko, ŝerco pri si: amara, memironia rideto rigidiĝis en liaj buŝanguloj [15]; kun memironieta distanco oni povas engaĝiĝi plene en la surekranaj kaj enludejaj luktoj [16]. 15. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 193316. La Ondo de Esperanto, 2002, №4 beloruse: самаіронія france: autodérision germane: Selbstironie pole: autoironia administraj notoj