*intest/o *intesto serĉi 'intesto' [intest.0o] Parto de la digesta aparato de homo kaj bestoj, en formo de elasta tubo, lokita en la ventro: dika, maldika, rekta, blinda intesto; kaj al tio ankoraŭ la malsato ‐ baldaux ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena [1]; poste li distranĉis la ventron kaj tra la truo rapide eltiris la intestojn, koron kaj pulmojn [2]; ĉe bestoj senstomakaj ne estas ezofago, kaj tuj post la faŭko komenciĝas intesto. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 4a angle: intestine beloruse: кішка bulgare: черво ĉeĥe: intestinum, střevo ĉine: 肠道 [chángdào], 肠 [cháng] france: intestin germane: Darm hispane: intestino hungare: bél indonezie: usus itale: intestino japane: 腸 [ちょう] katalune: intestí nederlande: darm pole: jelito portugale: intestino, tripa ruse: кишка slovake: črevo tibete: རྒྱུ་མ་ turke: bağırsak ukraine: кишка intestaroserĉi 'intestaro' [intest.0aro] Parto de la digesta aparato de homo kaj bestoj, la tuto da ties intestoj: la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto [3]; ajlo reguligas funkciadon de la intestaro, plibonigas laboron de spirorganoj, malplialtigas kvanton de glukozo [4]; la tuta intestaro de Karlo estis ne plu iel kunkudrebla aŭ alie fiksebla [5]; pasintjare mi okazis en onkologia malsanulejo kaj bezonis operacion pro kanceraj tumoroj en la intestaro [6]; la abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto [7]. 3. Kio estas vegetarismo?, Fundamenta Krestomatio4. Je. Katajeva: Recepto de legomaj benjetoj, Vegetarismo: komforto sen perforto5. PEJNO Simono: La profeta kursoMonato6. Aleksas Masiukas: Dankegon!, La Ondo de Esperanto, 2004:3 (113)7. Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn 1974 angle: intestines beloruse: кішачнік bulgare: храносмилателна система ĉeĥe: střeva ĉine: 消化道 [xiāohuàdào], 消化器官 [xiāohuàqìguān] germane: Verdauungstrakt, Verdauungsapparat hungare: bélrendszer itale: budella (v. plurale), intestini (v. plurale), interiora (v. plurale) japane: はらわた, 腸 [ちょう] katalune: budells, budellada nederlande: darmen portugale: entranhas ruse: кишечник slovake: črevá turke: bağırsaklar ukraine: кишечник dika intestoserĉi 'dika intesto' [intest.dika0o] Parto de la intestaro de homo kaj aliaj vertebruloj, kiu komenciĝas post la maldika intesto, kaj finiĝas ĉe anuso (ĉe la pliparto da mamuloj, fiŝoj k.a.) aŭ en kloako (iuj fiŝoj, reptilioj, birdoj k.a.). angle: large intestine beloruse: тоўстая кішка bulgare: дебело черво ĉeĥe: tlusté střevo ĉine: 胴 [dòng], 大肠 [dàcháng], 結腸 [jiécháng] germane: Dickdarm hungare: vastagbél indonezie: usus besar itale: intestino crasso japane: 大腸 [だいちょう] katalune: intestí gros latinece: intestinum crassum nederlande: dikke darm portugale: intestino grosso ruse: толстая кишка slovake: hrubé črevo turke: kalın bağırsak maldika intestoserĉi 'maldika intesto' [intest.maldika0o] Parto de la intestaro de homo kaj bestoj, inter la stomako kaj la dika intesto. angle: small intestine beloruse: тонкая кішка bulgare: тънки черва ĉeĥe: tenké střevo ĉine: 小肠 [xiǎocháng] germane: Dünndarm hungare: vékonybél indonezie: usus halus itale: intestino tenue japane: 小腸 [しょうちょう] katalune: intestí prim latinece: intestinum tenue nederlande: dunne darm portugale: intestino delgado ruse: тонкая кишка slovake: tenké črevo turke: ince bağırsak rekta intestoserĉi 'rekta intesto' [intest.rekta0o] La fina parto de la dika intesto (kaj de la tuta intestaro), kiu malfermiĝas eksteren per anuso: klistero: Laksiga aŭ nutra fluaĵo, enŝprucigita en la rektan inteston tra la anuso [8]. rektumo8. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, „klistero“ angle: rectum beloruse: простая кішка, кутняя кішка, кутніца bulgare: право черво, ректум ĉine: 直肠 [zhícháng] germane: Enddarm, Mastdarm, Rectum hispane: recto hungare: végbél indonezie: rektum itale: retto (intestino) katalune: budell culà, recte latinece: intestinum rectum nederlande: rectum, endeldarm pole: odbytnica portugale: reto ruse: прямая кишка turke: göden, rektom administraj notoj dika ~o: Mankas fontindiko. dika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. maldika ~o: Mankas fontindiko. maldika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. rekta ~o: Mankas dua fontindiko. rekta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.