interpol/i PVEF interpoliserĉi 'interpoli' [interp1.0i] (tr) 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn][1] (funkcion) Aproksimi ĝin en intervalo situanta inter du punktoj, por kiuj la valoroj de la funkcio estas jam konataj, per funkcio konstruita surbaze de tiuj du konataj valoroj: la fotita bildo estiĝas en la bitfotilo laŭ jenaj paŝoj: […] bildotransformado en elektronikajn signalojn, bitigo de la signaloj per analog-bita transformado, diskretigo, kvantumigo, eventuale kolora interpolado […] [2]; polinomoj[n] estas facil[e] kalkuli, kaj [ili do] estas ofte uzataj en cifereca analitiko por polinoma interpolo [3]. Rim.: Vd rimarkon sub eksterpoli. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Enkonduki senaverte en tekston vortojn, frazojn aŭ eĉ longajn partojn, kiuj ne apartenas al la originalo: Sankta Roĥo […] ofte estis interpolita en la liston de la dek kvar sanktaj helpantoj en mizero [4]. 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20, „interpolado“2. Vikipedio, Cifereca fotilo3. Vikipedio, Polinomo4. Vikipedio, Sankta Roĥo angle: to interpolate beloruse: 1. інтэрпаляваць 2. устаўляць bulgare: 1. интерполирам 2. вмъквам ĉeĥe: interpolovat, vsunout france: interpoler germane: 1. interpolieren 2. einschieben, einfügen hispane: 1. interpolar hungare: utólag beszúr 1. interpolál japane: 補間する [ほかんする], 内挿する [ないそうする], 加筆する [かひつする], 改竄する [かいざんする] nederlande: toevoegen 1. interpoleren perse: 1. درونیابی کردن 2. تحریف کردن، افزودن (به متن اصلی)، گنجاندن (در متن اصلی) pole: 1. interpolować portugale: interpolar ruse: 1. интерполировать slovake: interpolovať, vsunúť ukraine: інтерполювати, вставляти в текст, інтерполювати administraj notoj