interez/o PV interezoserĉi 'interezo' [intere1.0o] [intere1.0o.EKON] Kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagota krom la ĉefa ŝuldo de ŝuldanto por la fruktuzo de fremdaj valoroj: laŭ la leĝaro de la jaro 1734, interezo ne superu 6 procentojn [1]; oni celas atingi kapitalon de 10 000 pundoj, elspezebla estas nur la interezo (vd rento) [2]; por tempodaŭro de 10 jaroj je interezo de 2% oni pruntos samajn sumojn por tempodaŭro de 6 jaroj senintereze [3]; kiam venis la krizo, la fabrikoj bankrotis kaj senlaboreco kreskis, multaj ne plu povis pagi eĉ interezon [4]; kupono1.a, kvoto de interezoj, profito1, rentumo 1. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001:2, p. 16a2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Loĝado angle: interest rate beloruse: працэнт (у фінансах) ĉeĥe: úrok ĉine: 利息 [lìxī], 利息 [lìxí], 呬錢 [xíqián], 息錢 [xíqián], 稅點 [shuìdiǎn] france: intérêt (finance) germane: Zins, Zinsen, Verzinsung hispane: interés hungare: kamat japane: 利子 [りし], 利息 [りそく], 金利 [きんり], 利潤 [りじゅん] katalune: interés nederlande: rente, interest pole: procent, odsetka portugale: juros (renda de capital), renda de capital ruse: процент slovake: úrok ukraine: відсоток seninterezaserĉi 'senintereza' [intere1.sen0a] [intere1.sen0a.EKON] Repagata laŭ la nura valoro de la ŝuldo, sen interezo: ili povas aĉeti apartamenton en novkonstruita urboparto kaj la hipoteko estas senintereza [5]. 5. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015 beloruse: беспрацэнтны france: à taux zéro germane: zinslos administraj notoj pri interez/o : La kripta difino restas sensxangxa gxis en PIV2. Indas almenaux klarigi la diferencon disde "procento" kaj "rentumo". [MB]