Aldoni tradukojn al ReVo:

10inka/o

10inkao

serĉi 'inkao'
[inka.0o]
en:
HIS
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Reganto de sudamerika civilizo kiu daŭris de la 13a ĝis la 16a jc kaj ampleksis ĝis 200 etnojn: ili ne povis inspiriĝi el malaperintaj imperioj, kiel tiuj de la Inkaoj aŭ de la Aztekoj, en sia batalo por sendependeco [1]; la ajmara popolo, kiu loĝas en la regiono de la lago Titikako […] en la 15a jarcento […] devis submeti sin al la supera potenco de la inkaoj [2].
2.
[inka.0o.ano]
en:
Ano de tiu civilizo: la regulega, preskaŭ senescepta keĉua lingvo de la inkaoj [3]. VD:azteko
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Pri imperio
2. Garbhan MacAoidh: La ajmara, ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 25
3. Garbhan MacAoidh: La ajmara, ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 25
angle:
Inca
beloruse:
інка
ĉine:
印加人 [yìnjiārén], 印加文明 [yìnjiāwénmíng], 印加 [yìnjiā]
france:
Inca
germane:
Inka
japane:
インカの王族 [いんかのおうぞく]
nederlande:
Inca
ruse:
1. Верховный Инка 2. инка
ukraine:
інк

10inkaa

serĉi 'inkaa'
[inka.0a]
en:
Rilata al inkaoj: la Inkaa imperio [4]; [ni] aŭdis marde prelegon de Atilio pri historio de la inkaa muziko [5].
4. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
5. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)

administraj notoj