*idili/o *idilio serĉi 'idilio' [idili.0o] 1.[idili.0o.POE] Poemeto pri laŭnatura, kampara vivo, kaj plejofte pri naivaj amoj de paŝtistoj: legisto legis al ili dum la manĝo idiliojn de Teokrito [1]; dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj [2]. bukoliko, eklogo 2.[idili.0o.FIG] (figure) Loko, situacio trankvila, amplena, tia, kiel ĝin priskribas idilio1: la sennuba idilio de ŝia infaneco Marta ; tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi, inter ĉi tiuj arboj oni dezirus vidi idilion [3]; kiam mi eliris el la brakoj de mia amikino, la idilio aliformiĝis en tragedion [4]; ĉu kun multa turismo tia idilio restos paradizo, estas alia afero [5]. edeno2, paradizo3 1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXII3. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria5. Monato, Stefan MAUL: Riĉa per .tv angle: idyll beloruse: ідылія bulgare: идилия ĉeĥe: idyla, selanka ĉine: 牧歌 [mùgē], 田园生活 [tiányuánshēnghuó], 田园诗 [tiányuánshī], 田园风光 [tiányuánfēngguāng] france: idylle germane: Idylle, Idyll hungare: idill japane: 牧歌 [ぼっか], 田園詩 [でんえんし], 素朴な恋愛 [そぼくなれんあい] nederlande: idylle pole: idylla, sielanka portugale: idílio ruse: идиллия slovake: idyla ukraine: ідилія administraj notoj