Aldoni tradukojn al ReVo:

9ideologi/o PV

9ideologio

serĉi 'ideologio'
[ideolo.0o]
1.
[ideolo.0o.FIL]
FIL Scienco pri la deveno kaj formiĝo de la ideoj.
2.
[ideolo.0o.KOMUNE]
Idearo: politika ideologio [1]; liberalisma ideologio [2]; imperiisma ideologio [3]; Romm montras la teruraĵojn de la faŝisma-nazia ideologio [4]; ideologio estas antaŭ ĉio interpreto pri la sociaj kaj similaj aferoj [5]; la reganta egoisma kaj avara kapitalisma libermerkata ideologio estas ido de la protestanta etiko de la ĝeneva civito [6].
1. Guido van Damme: Supraĵe rozkolora, Monato, 2001/02, p. 29
2. Monato, Claude PIRON: Francio invitas, Svislando suferas, 2003
3. Monato, Nikolai Gudskov: Ordinara faŝismo, 2003
4. Monato, Nikolai Gudskov: Ordinara faŝismo, 2003
5. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „ideologo“, 1996-05-12
6. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
angle:
ideology
beloruse:
ідэалёгія
bulgare:
идеология
ĉine:
思想 [sīxiǎng], 意識形態 [yìshíxíngtài], 政治思想 [zhèngzhìsīxiǎng]
france:
idéologie
germane:
2. Ideologie
hungare:
ideológia
japane:
イデオロギー [いでおろぎー], 観念形態 [かんねんけいたい], 観念学 [かんねんがく], 空理空論 [くうりくうろん]
katalune:
ideologia
nederlande:
1. ideologie 2. ideeëngoed
pole:
ideologia
portugale:
ideologia
ruse:
идеология
ukraine:
ідеологія

ideologia

serĉi 'ideologia'
[ideolo.0a]
[ideolo.0a.KOMUNE]
Propra al aparta idearo, al la tipaj ideoj de iu epoko aŭ socio: ideologia hegemonio [7]; ideologiaj diferencoj [8]; la ideologiaj faktoroj ludas grandan rolon en la historio; tiuj, kiuj estas esperantistoj en ideologia senco, apogu kaj defendu la lingvajn rajtojn de niaj surdaj kunhomoj [9].
7. Monato, Gilbert Ledon: Kvina povo, 2003
8. Monato, Josef Mendl: De la tria Eŭropa al la kvina Monda Sociala Forumo, 2005
9. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
angle:
ideology
beloruse:
ідэалягічны
bulgare:
идеологически
ĉeĥe:
ideologický
ĉine:
思想上 [sīxiǎngshàng]
france:
idéologique
germane:
ideologisch
japane:
イデオロギーの [いでおろぎーの], 観念形態の [かんねんけいたいの]
katalune:
ideològic
nederlande:
ideologisch
pole:
ideologiczny
rumane:
ideologic
ruse:
идеологический
slovake:
ideologický
ukraine:
ідеологічний

ideologiisto

serĉi 'ideologiisto'
[ideolo.0isto]
[ideolo.0isto.KOMUNE]
Porparolanto de iu idearo: partiaj ideologiistoj volis difini tiun enhavon [10]; la nazia ĉef-ideologiisto Alfred Rosenberg [11].
10. Pilch H.: Honkongo redonita al Ĉinujo, soc.culture.esperanto, 1997-07-27
11. Vikipedio, Hans Joachim Moser
angle:
ideologue
beloruse:
ідэоляг
bulgare:
идеолог
ĉeĥe:
ideolog
france:
idéologue
germane:
Ideologe
katalune:
ideòleg
pole:
ideolog
slovake:
ideológ

administraj notoj