kap por 'hxin.0rim' ne trovita
Ä¥in/o
Aldoni tradukojn al ReVo:

Ä¥in/o PIV1

Ä¥ino

serĉi 'ĥino'
[hxin.0o]
(arkaismo) ZR
[hxin.0o.ETN]
Ĉino: mona ĥino estas mito el pratempo [1]; la ĥino ŝajne ne bone komprenis aŭ tute ne komprenis liajn vortojn [2].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, "MONISMO"
2. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
angle:
Chinaman
beloruse:
кітаец
ĉine:
中国人 [zhōngguó rén]
france:
Chinois (subst.)
germane:
Chinese
greke:
κινέζος
hispane:
chino
hungare:
kínai
itale:
cinese (sost.)
nederlande:
Chinees
norvege:
kineser
pole:
Chińczyk
portugale:
chinês
ruse:
китаец
slovake:
Číňan
svede:
kines

Ä¥ina

serĉi 'ĥina'
[hxin.0a]
(arkaismo) ZR
[hxin.0a.ETN]
Ĉina: ĝi estas por mi ĥina scienco PrV ; li nur anstataŭigis la lakitajn duonŝuojn per ĥinaj ruĝaj pantofloj [3]; desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko [4]; apud la granda forno staris Ĥinaj vazoj kun leonoj sur la kovriloj [5].
angle:
Chinese
beloruse:
кітайскі
ĉine:
中文 [Zhōngwén]
france:
chinois (adj.)
germane:
chinesisch
hungare:
kínai
itale:
cinese (agg.)
nederlande:
Chinees
norvege:
kinesisk
pole:
chiński
svede:
kinesisk

Ĥinujo

serĉi 'Ĥinujo'
[hxin.HX0ujo]
(arkaismo) ZR
GEOGPOL Ĉinujo: homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando [6]; en Ĥinujo, kiel vi sendube scias, la imperiestro estas Ĥino kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj estas ankaŭ Ĥinoj [7]; mi venas el Ĥinujo, kie mi dancis ĉirkaŭ la porcelana turo tiel, ke ĉiuj sonoriletoj tintis [8].
angle:
China
beloruse:
Кітай
ĉine:
中国 [zhōngguó]
france:
Chine
germane:
China
greke:
Κίνα
hispane:
China
hungare:
Kína
itale:
Cina
nederlande:
China
norvege:
Kina
pole:
Chiny
ruse:
Китай
slovake:
Čína
svede:
Kina
Rim.: La misa radiko „ĥin-“ estas ŝuldata al la malprecizo de la novlatinaj skribosistemoj. Ĝi devenas de la portugala transskribo (Duarte Barbosa, 1516) de la sanskrita-persa-araba landonomo, kies etimo estas la nomo de la dinastio Ĉin' (秦; pinjine Qín), kiu unue, en la 3ª jc a.K., unuigis la Ĉinian regnon. La portugala „ch“ antaŭe sonis [ĉ], poste [ŝ]; sed en la norda Eŭropo la duliteraĵon „ch“ oni plu voĉlegis laŭ la loka tradicio latinista, kiel [ĥ]. Tial Zamenhofo transprenis la misan formon „ĥin-“ laŭ la prononco germana-pola. Do, male ol en la okazo de ĥo-fobiaj kripligoj de la vortoj grekdevenaj, la ŝanĝo ĥino→ĉino estas salutinda korekto de etimologia eraro. [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj