tradukoj: be de en es fi fr hu it nl pl pt ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

Ä¥asid/o

Ä¥asido

serĉi 'ĥasido'
[hxasid.0o]
en:
REL
1.
[hxasid.0o.HIS]
en: Hasidean, Assidean;
HIS En la antikva historio, ano de judisma sekto kiu kun la Makabeoj batalis kontraŭ la sirianoj regataj de Antioĥo Epifano.
2.
[hxasid.0o.ismano]
en: Chasid, Hasid, Hassid;
Ĥasidismano, ano de ĥasidismo: inter la ĥasidoj, la ĉefaj ĥasidaj rabenoj […] estas vidataj kiel preskaŭ absolutaj religiaj gvidantoj, kun speciala ligo al Dio, kaj eĉ magiaj povoj [1]; klezmero estas muzika tradicio kiu fontas el Aŝkenaza kaj Ĥasida juda kulturo [2].

Ä¥asidismo  â†

serĉi 'ĥasidismo'
[hxasid.0ismo]
en: Chassidism, Hasidism, Hassidism;
REL En judismo, mistika movado kaj vivmaniero bazita sur ĝoje fida sindono al la Dia volo, unue meniciita en la 12a jc kaj refondita en la 18a jc inter la judoj polaj kaj ruslandaj: la unuaj mencioj pri eŭropa ĥasidismo devenas el Germanio, kie en la 12-a ĝis la 13-a jarcento tiu ĉi mistika movado de piuloj disvastiĝis [3]; Baal Ŝem Tov […estis] unu el la kreintoj de la ĥasidismo sur la terenoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la 18-a jarcento [4].


tradukoj

anglaj

~o 1.: Hasidean, Assidean; ~o 2.: Chasid, Hasid, Hassid; ~ismo: Chassidism, Hasidism, Hassidism.

belorusaj

~o: хасыд; ~ismo: хасыдызм.

finnaj

~o: hasidilainen; ~ismo: hasidismi.

francaj

~o 1.: Hassidéen, Assidéen; ~o 2.: hassidim; ~ismo: hassidisme.

germanaj

~o: Chassid; ~ismo: Chassidismus.

hispanaj

~ismo: jasidismo.

hungaraj

~o: haszid; ~ismo: haszidizmus.

italaj

~o: chassid, chassidita; ~ismo: chassidismo.

nederlandaj

~o: chassidim; ~ismo: chassidisme.

polaj

~o: Chasyd; ~ismo: chasydyzm.

portugalaj

~o: chassidiano, chasside; ~ismo: chassidismo.

rusaj

~o: хасид; ~ismo: хасидизм.

fontoj

1. Vikipedio, Rabeno
2. Vikipedio, Klezmero
3. Vikipedio, Ĥasidismo
4. Vikipedio, Baal Ŝem Tov


ℛevo | datumprotekto | hxasid.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2019/04/02 07:10:16