*husar/o UV *husaro serĉi 'husaro' [husar.0o] Soldato de malpeza kavalerio, originanta en 16a jarcento en Hungario kaj kies titolo kaj uniformo poste disvastiĝis en multajn eŭropajn armeojn: Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fianĉo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaŭ la konfidulo de la du amikinoj FK ; lia surtuto estas ornamita per arĝenta brodaĵo, li portas belan husaran uniformon, mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo [1]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo angle: hussar, light cavalry soldier beloruse: гусар bretone: houzard ĉeĥe: husar ĉine: 輕騎兵 [qīngqíbīng] france: hussard germane: Husar hungare: huszár itale: ussaro japane: 軽騎兵 [けいきへい] nederlande: huzaar pole: huzar portugale: hussardo ruse: гусар slovake: husár svede: husar ukraine: гусар, гусарин administraj notoj