hurl/i hurliserĉi 'hurli' [hurl.0i] (ntr) 1.[hurl.0i.lupo] (p.p. bestoj, plejofte hundedoj) Aŭdigi blekon similan al tiu de lupo: kato miris / pri la hundo foje, / ke li kontraŭ luno / hurlas boje [1]; kokoj kokerikis, porkoj ŝirkriis, hundo hurlis al matena suno [2]. hojli, tirboji, ululi. 2.[hurl.0i.homo] (pri homoj) Longe, orel- kaj korŝire krii pro doloro, emocio, teruriĝo ks. nenio estas vi, nenio, / se, pri la senco sen konscio, / vi hurlas pri la „nova sento“! [3]; „Persone“ ne estas tipa hurlanta, gitarfrapanta rokbando [4]. 3.[hurl.0i.bruo] (p.p. malvivaĵoj) Estigi longan bruon similan al hurlado: Vento, ŝtormo, alarmilo hurlas. Nenie tromboj hurlas; nenie flagroj ŝvebas: / nek akvoturno glaŭka, nek kava tru' engluta [5]. 1. S. Urban: Hundo kaj kato, en: Nova Ezopo, 19612. Choe Taesok: Subĉiela leciono3. Kalocsay: En Amara Horo4. Danjelo Gibbons: Persone liveras, Monato, 1999/07, p. 245. J. Francis: La kosmo, I. La komenco beloruse: выць, завываць ĉeĥe: výt ĉine: 狂吠 [kuángfèi], 叫喊 [jiàohǎn], 吼 [hǒu], 呼啸 [hūxiào], 啸 [xiào], 嚎 [háo] france: hurler germane: heulen greke: ουρλιάζω hungare: vonít, üvölt itale: ululare japane: ほえる, 遠吠えする [とおぼえする] nederlande: huilen (v.wind of hond) perse: زوزه کشیدن portugale: uivar ruse: выть, завывать slovake: zavýjať (o vlkoch) ukraine: вити, завивати administraj notoj