histogram/o histogramoserĉi 'histogramo' [histogram.0o] Diagramo prezentanta oftecdistribuon per apudmetitaj kolonetoj, kies alto montras la oftecon de ĉiu aparta trajtoklaso: ŝajnas laŭ la histogramo, ke nin vizitis multaj unufojaj retkolibroj [1]; histogramo ... de la nematod-ova eligado de ŝajne sanaj sovaĝaj kaj hejmaj bestospecioj [2]; la aĝo-distribuo de la 65 000 „spektoj“ montras klaran dominon de la du plej aĝaj grupoj, kiel videblas en la histogramo [3]. 1. Du Mil Dudek, Notinghama Esperanto-Klubo, 2020-12-312. Rüdiger Sachs: Iom da parazitologio, Scienca Revuo 4/2004, p. 2123. Amri Wandel: Kiel plene ĝui la virtualan Kongreson, groups.io, Esperanto-Landa-Agado, 2021-07-19 angle: histogram france: histogramme germane: Histogramm ruse: гистограмма administraj notoj