his/i PV hisiserĉi 'hisi' [his.0i] (tr) [his.0i.MAR] Levi per ŝnuro: [li] hisis la svedan flagon [1]; maristoj, hisu ĉiujn velojn [2]! Pragaj esperantistoj surprizis la organizantojn per donaco de tute novaj flagoj (ĉeĥa kaj Esperanta), kiujn oni hisis sur la tendaran maston dum la sabata solena viciĝo [3]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru levi, suprentiri. 1. Stellan Engholm: Vivo vokas, II.2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 113. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10 beloruse: падымаць, уздымаць ĉeĥe: vztyčit (vlajku) ĉine: 扬帆 [yángfān], 开船 [kāichuán] france: hisser germane: hissen, setzen (Segel) greke: υψώνω hungare: felvon (zászlót), felhúz (zsinórral) itale: issare (mar.), inalberare (issare) japane: あげる, 掲げる [かかげる] katalune: hissar nederlande: hijsen, optrekken pole: wciągać portugale: içar ruse: поднять (парус, флаг и т.п.) slovake: vytiahnuť (šnúrkou vlajku) ukraine: піднімати, підіймати (вітрила, прапор) malhisiserĉi 'malhisi' [his.mal0i] (tr) [his.mal0i.MAR] Mallevi per ŝnuro: mi malhisis la flagon kaj kapitulacis [4]; ne pasis multaj monatoj antaŭ ol la ruĝa flago estis malhisita en Kremlo [5]. refi 4. M. Twain, trad. A. de Ruyter kaj W. Kirschstein: Malfacilas esti kandidato, La Ondo de Esperanto, 2000:4 (66)5. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio, 2007 beloruse: апускаць ĉeĥe: spouštět vlajku france: amener (voile, drapeau...) germane: einholen (Flagge, Segel), streichen (Segel) itale: ammainare japane: おろす katalune: arriar slovake: spúšťať vlajku ukraine: опускати administraj notoj