hipostaz/o hipostazoserĉi 'hipostazo' [hipost.0o] en: [hipost.0o.KRI] en: Ĉiu el la tri personoj de la Triunuo, rigardataj laŭ iliaj apartaĵoj: en la jaro 362-a la Koncilio Aleksandria rekomendis ke la terminoj hipostazo kaj persono estu uzataj sinonime; en ortodoksismo, la hipostazoj havas personajn aŭ hipostazajn atributojn: la Patro estas senkomenca, la Filo estas naskita (Jn 1:14, Heb 1:5) de la Patro, la Sankta Spirito devenas (Jn 15:26) de la Patro. Rim.: La latina vorto sub-stantia estas imitaĵo de la greka hypo-stasis, tamen dum longa tempo ĝi servis ankaŭ por traduki la terminon οὑσία (esenco); sekve de tio la latina terminologio ŝajnas iom konfuza, kaj la koncepto de la Triunuo, malsama en la kristanismoj orienta kaj okcidenta. [Sergio Pokrovskij] angle: hypostasis, person beloruse: іпастась france: hypostase (cathol.) germane: Hypostase, Personifizierung hispane: hipóstais hungare: hiposztázis, személy (Szentháromság) itale: ipostasi (rel.) malnovgreke: ὑπόστασις nederlande: hypostase, persoon (kathol.) pole: hipostaza portugale: hipóstase ruse: ипостась ukraine: іпостась, гіпостаз, гіпостасис, опредмечена ідея administraj notoj ~o: Mankas fontindiko. ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.