10Hindi/o RLN Hindio serĉi 'Hindio' [hindi.0o] [hindi.0o.GEOG] Hindujo: kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio [1]; kiam angloj koloniis Hindion, la oficiala lingvo de Hindio fariĝis la angla [2]; la restintaj antikvaj manskribaĵoj pruvas, ke budhismo venis al Tohario (teritorio de la nuntempa Taĝikio) el norda Hindio [3]; detale priskribis la simptomojn de ĥolero kuracistoj el Hindio, kio estas komprenebla, ĉar la hinda duonkontinento estis konstanta ardejo de ĥolero dum kelkaj jarmiloj [4]. Barato 1. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj2. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco3. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio4. Monato, Vladimir Lemelev: Antikva, sed ankoraŭ malica gasto beloruse: Індыя bulgare: Индия ĉine: 印度 [Yìndù], 天竺 [tiānzhú], 西竺国 [xīzhúguó], 身毒 [yuándú], 印度 [yìndù] france: Inde, République de l'Inde germane: Indien itale: India pole: Indie hindia serĉi 'Hindia' [hindi.0a] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Rilata al Hindio: triatage mi konstatis per miaj instrumentoj, ke mi atingis la linion de la hindia ŝiptrafiko [5]; hindia sendependeco realiĝis sen armiloj, alfrontinte potencegan britan armeon [6]. 2.[hindi.0a.LIN] Rilata al la hindia lingvo: en la hindia oni havas interesan kazosistemon: unu kazo, la rekta, estas uzata same por la subjekto de la frazo kaj por la objekto; la alia, la oblikva, estas uzata antaŭ postpozicioj [7]. Rim.: Pro la konfuzo de la geografia Hindio kaj la aparta hindia lingvo, en iuj okazoj la adjektivo povas rilati ankaŭ al pluraj el la lingvoj iam parolataj en Hindujo: Egbert Richter, religio-sciencisto kaj tradukisto de antikvaj hindiaj skriboj [8]. 5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro6. Monato, Michel Marko: Senperforta respondo7. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 4. Sintakso8. Monato, Deĉifrado de la paskinsula skribo germane: 1. indisch 2. Hindi- 10hindia lingvo serĉi 'Hindia lingvo' [hindi.h0a_lingvo] La hindarja, sanskritida lingvo parolata en la plej multaj nord- kaj centrhindaj subŝtatoj: nazaleco estas distinga trajto en la vokalaroj de la franca, la portugala, la joruba, la hindia kaj diversaj aliaj lingvoj [9]. 9. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. Fonetiko angle: Hindi france: Hindi germane: Hindi hinde: हिन्दी administraj notoj