herd/o PIV1 herdoserĉi 'herdo' [herd.0o] (malofte) (evitinde) [herd.0o.ZOO] Grego, precipe de hufuloj: malfeliĉe li perdis bovidon, kiu forlasis la herdon [1]; iu dispelis jam herdon [2]; (figure) la razkapuloj moviĝis laŭeble en herdoj, kaj atakis prefere gejojn, pakistananojn kaj maljunulinojn [3]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru grego, cervaro, ktp. 1. kompilita de Vejdo: 440 Fabloj de Ezopo, 124. Paŝtisto kaj Perdita Bovido2. Jan Stanisław Skorupski: Soneto kontempla pri ŝtono , 20043. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014 administraj notoj