halelujaZ halelujaserĉi 'haleluja' [halelu.0] (interjekcio) Hebrea vorto, signifanta „laŭdu Dion“, uzata interjekcie ĉe la fino de kelkaj religiaj kantoj: mi aŭdis kvazaŭ grandan voĉon de granda homamaso en la ĉielo, dirantan: haleluja! la savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio [1]; super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj, en ĝojkria Haleluja! [2]; en amo, al majesto! ― neniu vivo perdiĝu! ― feliĉe kaj ĝoje! haleluja! [3]; trifoje haleluja [4]. 1. La Nova Testamento, Apokalipso 19:12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj4. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego! angle: alleluia, hallelujah beloruse: алілуя ĉine: 哈利路亚 [hālìlùyà], 哈裡路亞 [hālǐlùyà] france: alléluia (interj.) germane: halleluja greke: αλληλούια hispane: aleluya hungare: alleluja, halleluja itale: alleluia japane: ハレルヤ! katalune: al·leluia nederlande: halleluja perse: هلهلویا pole: aleluja portugale: aleluia ruse: алилуйя ukraine: алилуя administraj notoj