*guvern/i UV *guverni serĉi 'guverni' [guvern.0i] (tr) 1.[guvern.0i.PED] Direkti kaj prizorgi la edukadon de infano, ordinare kunvivante kun ĝi: [ili] guvernas per korespondado: la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia loĝado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj [1]. eduki, mentori, trejni 2.[guvern.0i.direkti] (arkaismo) Direkti 3 aŭ 4: regi oni povas super la lando, guverni oni povas ian provincon [2]; (figure) unu el Liaj fingroj guvernas la maŝinon de la mondoj [3]. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto angle: 1. tutor 2. *govern, *rule beloruse: 1. гадаваць, выхоўваць (чужое дзіця) 2. накіроўваць ĉeĥe: 1. být vychovatelem, být vychovatelkou, vychovávat france: 1. éduquer (un enfant) germane: 1. erziehen, beaufsichtigen 2. *lenken hispane: 1. educar, instruir hungare: 1. nevel, házitanítóskodik japane: 養育する [よういくする], しつける katalune: 1. educar, instruir nederlande: 1. opvoeden (thuis) portugale: 1. tutelar, tutorar, tutorear ruse: 1. воспитывать (не своего ребёнка) slovake: 1. byť vychovávateľom, vychovávať deti ukraine: 1. виховувати (чию-н. дитину) guvernanto serĉi 'guvernanto' [guvern.0anto] Homo taskita guverni: li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro [4]; amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj [5]. 4. La Nova Testamento, Galatoj 4:25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole angle: tutor, governess beloruse: гувэрнёр ĉine: 教育工作者 [jiàoyùgōngzuòzhě] germane: Erzieher, Hauslehrer, Tutor, Aufpasser guvernantino serĉi 'guvernantino' [guvern.0antino] Virino taskita guverni: la rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ĝin, kiel vi volas [6]; aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo Marta ! 6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXV angle: governess beloruse: гувэрнантка ĉine: 姥 [mǔ], 姆 [mǔ] germane: Erzieherin, Hauslehrerin, Gouvernante, Aufpasserin guvernistoserĉi 'guvernisto' [guvern.0isto] [guvern.0isto.PED] Homo, kies profesio estas guverni: juna heredinto, edukita de angla guvernisto [7]; la elekto de guvernisto por mia filo estas grava afero [8]; mia tiama guvernisto, bonega kaj pia homo, zorge penis instrui al mi la doktrinojn de la kristana religio [9]; Kandid prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile [10]. edukisto, mentoro, pedagogo1 7. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat8. Heinrich August Luyken: Stranga heredaĵo, gutenberg.org9. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII10. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVII angle: tutor, governess beloruse: гувэрнёр, гувэрнантка ĉeĥe: guvernantka, vychovatelka ĉine: 訓練員 [xùnliànyuán], 家庭教师 [jiātíngjiàoshī], 家教 [jiājiào] france: gouvernante, précepteur germane: Privatlehrer, Hauslehrer, Tutor, Aufpasser, Erzieher hispane: preceptor, instructor hungare: nevelő(nő) (házitanító), házitanító japane: 家庭教師 [かていきょうし], 養育係 [よういくかかり] katalune: preceptor, institutor nederlande: gouvernante ruse: гувернёр, гувернантка slovake: vychovávateľka ukraine: ґувернер guvernistinoserĉi 'guvernistino' [guvern.0istino] [guvern.0istino.PED] Virino, kies profesio estas guverni: la apuda ĉambro […] estis aliformigita en infanejon, en ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj [11]; mia guvernistino donacis al mi ĉi tiun taglibron, por ke mi enskribu ĉiujn okazontajn specialecojn de mia vivo [12]; miaj filinoj havis francajn guvernistinojn kaj havas nun kiel kunvivantinon altkulturitan, anglan sinjorinon, filinon de altgrada oficiro de nobela deveno [13]. 11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua12. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto13. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII angle: governess beloruse: гувэрнантка ĉeĥe: guvernantka, vychovatelka ĉine: 姥 [mǔ], 姆 [mǔ] germane: Privatlehrerin, Hauslehrerin, Gouvernante, Aufpasserin, Erzieherin ruse: гувернантка slovake: vychovávateľka ukraine: ґувернантка administraj notoj