Guliver/o Guliveroserĉi 'Gulivero' [guliver.0o] Nomo, francdevena, i.a. de protagonisto en la satira rakonto Vojaĝoj de Gulivero: en 1933 aperis nova traduko de Gulivero en Liliputlando de Swift [1]; multaj pigmeoj povas kateni la plej grandan Guliveron [2]; mia nomo estas Gulivero – mi diris kun plejeble afabla rideto, sed ankaŭ la virino rigardis mian vizaĝon kun tiu stranga mirado [3]. 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, El la Anglaj Literaturoj2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, Sur la Ponto3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Gulivero inter la Hinoj angle: Gulliver beloruse: Гулівэр france: Gulliver germane: Gulliver ruse: Гулливер ukraine: Гулівер administraj notoj