2grip/o JED griposerĉi 'gripo' [grip.0o] [grip.0o.MED] Febra epidemia virusa malsano, karakterizata per kapdoloro, lacegeco en ĉiuj membroj kaj nazkataro: forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn [1]; erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la koronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon [2]; progresis tiel nomata birdogripo, la viruso […] loĝas ankaŭ en cignoj, anseroj, anasoj kaj migrobirdoj, pro kio la gripo disvastiĝis el Azio al ĉiuj aliaj kontinentoj [3]; Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) atribuis al la nuntempa epidemio de „porka” gripo aŭ pli ĝuste al la gripo AH1N1 la plej altan, tio estas la sesan, nivelon [4]; la lasta tre grava pandemio de gripo, AH3N2 („honkonga gripo”), okazis en 1968, kiam malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis [5]. Rim.: Antaŭ kiam oni sciis pri la virusa origino de gripo ĝi havis plurajn aliajn nomojn, kiel pipso k.a. 1. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?2. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?3. Monato, Stefan Maul: Du mil kvin4. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo5. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo angle: the flu, flu, influenza beloruse: грып bulgare: грип ĉeĥe: chřipka, chřipka ĉine: 流感 [liúgǎn], 流行感冒 [liúxínggǎnmào], 流行性感冒 [liúxíngxìnggǎnmào], 流性感冒 [liúxìnggǎnmào] france: grippe germane: Grippe, Kopfgrippe, Virusgrippe hispane: gripe hungare: influenza indonezie: flu, influenza japane: インフルエンザ [いんふるえんざ] katalune: grip nederlande: griep portugale: gripe ruse: грипп slovake: chrípka ukraine: грип, інфлюенца hispana griposerĉi 'hispana gripo' [grip.hispana0o] [grip.hispana0o.MED] Gripa pandemio de la subtipo A/H1N1, kiu en la jaroj 1918 kaj 1919 kaŭzis plurajn dekmilionojn da hommortoj: ĝis nun ne estas kompreneble kial en 1918 kaj 1919 disvastiĝis tia terura gripvirusa pandemio (misnomita „hispana gripo”), kiam malsaniĝis triono de la mondloĝantaro kaj mortis pli ol 20 milionoj da homoj [6]; li kaj ŝi mortis en la sama monato pro la hispana gripo, nelonge antaŭ la fino de la milito [7]; Georgo aroge sekvis la dumvintran kaj laŭmodan malsanon, certe li havas hispanan gripon [8]. 6. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo7. Monato, Walter Klag: Tamen arto!8. J. Baghy: Nur nature!, en: Migranta plumo, 1929 angle: spanish flu beloruse: іспанскі грып, іспанка (хвароба) bulgare: Испанска болест france: grippe espagnole indonezie: flu spanyol administraj notoj