Golem/o Golemoserĉi 'Golemo' [golem.0o] [golem.0o.MIT] Laŭ juda legendo, argila viro, vivigita de praga rabeno Jehuda Löw: post longa serĉado [li] trovis mirindan formulon, li metis ĝin en la bruston de sia kreaĵo, en la lokon, kie en vivaj korpoj batas la koro — kaj la figuro ekmovis sin — la Golemo estis kreita [1]; Golemo laboris por du […] kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek ripozon nek respiron [2]; iufoje la Golemo tamen freneziĝis, kaj terurigis la judojn per sia supernatura forto [3]. 1. Lidja Zamenhof: La Golemo2. Alois Jirásek, trad. Josef Vondroušek: Malnovaj Mitoj Ĉeĥaj, El Juda Urbo3. Mauro Nervi: Kafka en Prago, Scienca Revuo, n-ro 47, 1996/2, p. 6 angle: Golem beloruse: Голем france: Golem germane: Golem ruse: Голем administraj notoj