Glagolic/o PIV2 Glagolicoserĉi 'Glagolico' [glagolic.0o] La pli antikva el la du ĉefaj slavonaj alfabetoj: la kroatoj kredas, ke Glagolicon kreis ilia samlandano s-ta Hieronimo la Stridonano (347–419), la tradukinto de Vulgato [1]; ekzistas du ĉefaj formoj de Glagolico: la ronda kaj la angulhava [2]; la Unuiĝo (de Zagrebaj Esperantistoj) uzas la latinan skribon, kaj orname Glagolicon [3]. 1. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, Slavonaj alfabetoj2. de Domagoj VIDOVIĈ, tr. Viŝnja BRANKOVIĈ: Glagolico hieraŭ kaj hodiaŭ, La Gazeto, n-ro 88, 2000-04-30, p. 303. Statuto de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Artikolo 31. angle: Glagolitsa, Glagolitic alphabet beloruse: глаголіца bulgare: глаголица ĉeĥe: hlaholice ĉine: 格拉哥里字母 [gélāgēlǐzìmǔ] france: glagolithique (subst.) germane: Glagoliza, Glagolitische Schrift katalune: alfabet glagolític pole: głagolica ruse: глаголица glagolicaserĉi 'Glagolica' [glagolic.0a] Rilata al Glagolico: glagolica litero; glagolica manuskripto; Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo [4]. 4. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skribojLa Ondo de Esperanto angle: Glagolitic beloruse: глагалічны france: glagolitique (adj.) katalune: glagolític pole: napisany w głagolicy ruse: глаголический administraj notoj