1girland/o PV girlandoserĉi 'girlando' [girlan.0o] [girlan.0o.KOMUNE] Ornama ĉena plektaĵo el floroj kaj folioj, kiun oni povas volvi, pendigi...: girlandoj da artaj rozoj [1]; [li portis] girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj [2]; en longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj [3]; brulantaj lampoj pendis en girlandoj [4]; girlandoj el olivaj kaj laŭraj folioj [5]; post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi [6]; sur la brusto estis pendigita girlando el konkoj [7]. festono 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio da glaciaĵo2. La Nova Testamento, La agoj 14:133. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La guarbo angle: garland beloruse: гірлянда ĉeĥe: girlanda, věncoví ĉine: 花环 [huāhuán], 花彩 [huācǎi] france: guirlande germane: Girlande, Blumengewinde, Laubgewinde hispane: guirnalda japane: 花飾り [はなかざり], 花輪模様 [はなわもよう] katalune: garlanda nederlande: guirlande, slinger perse: گلبند، تاج گل pole: girlanda portugale: coroa (de folhas e flores), grinalda ruse: гирлянда slovake: girlanda, veniec turke: çiçekten/yapraktan çelenk, bezek kordonu ukraine: ґірлянда administraj notoj