Aldoni tradukojn al ReVo:

geocentr/a PIV1

geocentra

serĉi 'geocentra'
[geocentr.0a]
(malofte)
[geocentr.0a.AST]
AST Tercentra: Ptolomeo, kreinto de la geocentra sistemo de la mondo [1]; geocentra estas astronomia starpunkto, per kiu la latitudo de astro estas rigardata kiel vidata ekde la centro de la tero [2]; ekzistas du lingvaj ĉefteorioj frape analogiaj al la astronomiaj geocentra kaj heliocentra [3].
1. Pri matematiko de Nikolao Kopernik, Eventoj
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „geocentra“, [2005?]
3. La kompromita kompromiso, Libera Folio
angle:
geocentric
beloruse:
геацэнтрычны
ĉeĥe:
geocentrický
germane:
geozentrisch
katalune:
geocèntric
slovake:
geocentrický
ukraine:
геоцентричний

geocentrismo

serĉi 'geocentrismo'
[geocentr.0ismo]
(malofte)
[geocentr.0ismo.AST]
AST Tercentrismo: la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis [4]; la mondpercepto estis tiu de Ptolemeo, geocentrisma, en kiu la Suno kaj ĉiuj planedoj sur sep niveloj kaj per perfektaj cirkloj rivoluis ĉirkaŭ la Tero [5].
4. Vikipedio, Ptolemeo
5. M. Halvelik: La Signifo de Teilhard de Chardin por nia Tempo, Espero Katolika, 1985:10
angle:
geocentrism
beloruse:
геацэнтрызм
ĉine:
地心說 [dìxīnshuō]
germane:
Geozentrismus
katalune:
geocentrisme

administraj notoj