9gen/o SPV genoserĉi 'geno' [gen.0o] [gen.0o.GNT] Unuiĝo de genetikaj sekvencoj, eventuale interkovrantaj sin, kodantaj koheran kompleton de funkciaj organikaj produktoj (proteinoj, RNA): mesaĝista ribonukleata acido (mRNA) estas konstruita en la nukleo de la ĉelo kaj portas genetikan informon de la genoj, en la nukleo, al la ribosomoj en la citoplasmo [1]; rizo-specialistoj lastatempe trovis du genojn de sovaĝaj rizoj, kiuj ankoraŭ kapablas pligrandigi la produktadon [2]; sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko [3]; mutacio de tiu ĉi geno alkondukas al formado de patologiaj prionoj [4]; kaŭze de mutacio de la koncerna geno en la organismo povas foresti la receptoro CCR5, kaj sekve de tio la viruso de aidoso ne povas penetri en imunajn ĉelojn [5]; [tiun apartaĵon] kaŭzas recesiva geno, kiu troviĝas ankoraŭ same en ni [6]; per la senĉesa elselektado […] ni esperas malaperigi tiun regresigan genon dum kelkaj jarcentoj [7]; la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeŭtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj [8]; simiino ĵus ricevis homajn genojn [9]; nacia vidpunkto dependas multe de edukado, sed tute ne de genoj [10]; ĉiuj homaj genoj nun estas je dispono de scienco [11]; 1. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-172. Monato, MU Binghua: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj, 20033. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 20034. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 20065. Monato, Vladimir Lemelev: Ĉu estas homoj rezistaj al aidoso?, 20086. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro8. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 59. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 510. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 811. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6 angle: gene beloruse: гэн ĉeĥe: gen, vloha ĉine: 遗传因子 [yíchuányīnzǐ] france: gène germane: Gen hispane: gen, gene hungare: gén itale: gene japane: 遺伝子 [いでんし] katalune: gen nederlande: gen perse: ژن pole: gen portugale: gene (biologia) ruse: ген slovake: gén svede: gen turke: gen ukraine: ген genaroserĉi 'genaro' [gen.0aro] [gen.0aro.GNT] Tuto de la genoj de vivaĵo aŭ de specio: en genaro de la variaĵo de gripviruso AH1N1, kiu kaŭzas la pandemion, enteniĝas genoj de gripvirusoj de birdoj, porkoj kaj homoj [12]; ĉinaj sciencistoj kune esploris kaj plenumis la „skizon pri la riza genaro“ [13]. 12. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo, 200913. A. Chu: Novaĵoj de scienco, 2003 angle: genome beloruse: геном ĉeĥe: genom ĉine: 基因組 [jīyīnzǔ] france: génome, patrimoine génétique germane: Genom, Erbgut itale: genoma, patrimonio genetico japane: ゲノム [げのむ] katalune: genoma perse: ژنوم pole: genom ukraine: гени, сукупність генів administraj notoj