Aldoni tradukojn al ReVo:

gasometr/o PV

gasometro

serĉi 'gasometro'
[gasome.0o]
TEK
Granda rezervujo por brulgaso, eliganta ĝin sub konstanta regula premo: la Gasometro Oberhausen estas industrimonumento, […] teknikaj indikoj: dato de konstruado: 1929 […], alteco: 117,5 m, diametro: 67,6 m, uzebla volumeno 347.000 m³, pezo de la kovrodisko 1.207 t [1]. SUP:gasujo
Rim.: Konforme al la etimologio gasometro ebligas mezuri la volumenon de gaso, ĉar ĝia kloŝo moviĝas vertikale laŭ la entenata kvanto. Do gasometro ebligas „mezuri la kvanton de produktita aŭ konsumita gaso“, kiel difinas ĝin Kabe en sia Vortaro de Esperanto, sed oni ne konfuzu tion kun gasmezurilo.
angle:
gas holder, gasometer (not gas meter)
beloruse:
газасховічша, газгольдар
bulgare:
резервоар за светилен газ, газомер
ĉeĥe:
plynoměr
france:
gazomètre
germane:
Gasometer
hungare:
gáztartály, gazométer
katalune:
gasòmetre (dipòsit)
nederlande:
gashouder
pole:
gazometr
portugale:
gasômetro
ruse:
газгольдер, газохранилище
slovake:
plynomer

administraj notoj