1garnizon/o garnizonoserĉi 'garnizono' [garniz.0o] 1.[garniz.0o.trupo] Militistaro gardanta fortikaĵon, urbon aŭ daŭre loĝanta en ĝi: David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn [1]; oni decidis […] sendi al ili egiptan garnizonon kaj ĉesigi la militon [2]; urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aŭ Skandinavujo [3]; resti garnizone en la urboj [4]; garnizona urbo. 2.[garniz.0o.ejo] La loko kie estas instalita gardanta militistaro: la homoj el la garnizono ekparolis al Jonatan kaj al lia armilportisto [5]; vilaĝo nomita Bolovadin, kie armitaj trupoj havis garnizonon kaj kie oni ludis marŝmuzikon kaj kantis patriotajn kantojn [6]. kantonmento 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 18:62. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, http://tekstaro.com/pl/prenitutantekston.pl?nomo=fundamenta-krestomatio4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 235. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:126. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro angle: garrison beloruse: гарнізон ĉeĥe: místo posádky, voj.posádka ĉine: 駐軍 [zhùjūn] france: garnison germane: Garnison hungare: helyőrség itale: guarnigione, presidio (mil. stor.) japane: 守備隊 [しゅびたい], 駐屯部隊 [ちゅうとんぶたい] nederlande: garnizoen pole: garnizon portugale: guarnição ruse: гарнизон slovake: posádka turke: garnizon ukraine: ґарнізон administraj notoj