gap/i PV gapiserĉi 'gapi' [gap.0i] (x) [gap.0i.KOMUNE] Senpense, naive kaj iom stulte rigardadi, malfermegante okulojn kaj buŝon: mire gapi [1]; gapa admiro; [li] sidis en la parko kaj sencele gapis antaŭ si [2]; [li] gapis malkontente, kaj pretis diskuti plu [3]; la mondo gapas al Aŭstrio, indignante pro ties dekstra popolisto [4]; kiam […] mi la unuan fojon legis pri „enlitigitaj“ ĵurnalistoj, mi gapis konsternite [5]; por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj [6]; pasumas turistoj kaj butikumantoj gapvagantaj [7]. 1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Telegramo2. Julian Modest: La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 243. Monato, Espero, 20034. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 65. Monato, Stefan Maul: Milit-litoj, 20036. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 287. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014 bulgare: зяпам ĉeĥe: bezmyšlenkovitě koukat, civět, hloupě koukat, lelkovat, naivně koukat, zevlovat ĉine: 呆呆地看 [dāidāidekàn], 瞠目 [chēngmù], 瞪眼看 [dèngyǎnkàn] france: bayer aux corneilles, regarder bêtement ~a: béat (niais), niais. germane: gaffen hispane: estar embobado, estar boquiabierto hungare: bámul japane: ぽかんと見とれる [ぽかんとみとれる] nederlande: gapen perse: زل زدن، خیره شدن portugale: ficar boquiaberto, embasbacar-se ruse: глазеть, ротозейничать slovake: civieť, hlúpo pozerať, zízať ukraine: видивлятися, ловити ґави/ґав, витрішки продавати/купувати gapemoserĉi 'gapemo' [gap.0emo] [gap.0emo.PSI] Emo al naiva mirado, al pasema interesiĝo pri ajna vidataĵo: liaj promenoj en la urbego ne estis senutilaj, ĉar li ekspluatis ilin por […] perdadi la naivan gapemon de la kamparano, kiun li suspektis en si [8]; gapemulo. 8. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978 bulgare: ~emulo: зяпач. ĉeĥe: ~emulo: zevloun, čumil. france: badauderie ~emulo: badaud. germane: ~emulo: Gaffer. hispane: ~emulo: mirón, papanatas. nederlande: ~emulo: gaper. portugale: ~emulo: um boquiaberta. ruse: ~emulo: зевака. slovake: ~emulo: čumil. seksogapejo, seksgapejoserĉi 'seksogapejo' serĉi 'seksgapejo' [gap.sekso0ejo] [gap.sekso0ejo.SEKS] Budo, en kiu oni spektas trans fenestro senvestiĝon aŭ alian erotikaĵon: la „soldatoj“ cirkulas en urbaj regionoj – plej ofte inter la drinkejoj, seksgapejoj, ktp – kie decaj homoj normale tute ne kuraĝus iri [9]; en seksgapejo oni povas tra truo spekti senvestiĝon, elmontron de nudeco aŭ seksumadon [10]. 9. Pejno Simono: La Savarmeo malpermesata en Moskvo, soc.culture.esperanto, 2000-12-0910. Vikipedio, artikolo „rigardismo“, 2008-08-31 angle: peepshow ĉine: 西洋景 [xīyángjǐng] france: peepshow germane: Peepshow nederlande: peepshow administraj notoj