1galer/o JED galeroserĉi 'galero' [galer.0o] [galer.0o.MIL] Rema kaj vela militŝipo en antikva kaj meza epokoj; la remado ofte estis tasko de sklavoj aŭ punlaborantoj: la galeroj de lia sankteco faras revizion de ĉiu ŝipo, veturanta sur Nilo [1]; la soldatoj de la galeroj pafis per multnombra artilerio, al kiu respondadis tiuj, kiuj estis en la muregoj kaj fortikaĵoj de la urbo [2]; li meritas ripozon, laborinte kiel galerosklavo [3]; tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj [4]; kial ambaŭ vi estas punlaboruloj sur galero en Turkio [5]; Kun Johan' rapide iris la galero, ⫽ Sin al vent' apogis ĝia larĝa velo [6]. modelo de galero de la Ordeno de Malto, muzeo en Venecio CC BY-SA 3.0 [7] 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV2. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXI3. Heinrich August Luyken: Stranga heredaĵo, gutenberg.org4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVI6. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 19847. Myriam Thyes, propra foto prilaborita: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Galley-knightshospitaller.jpg angle: galley beloruse: галера ĉeĥe: galeje, galéra, veslice ĉine: 船內廚房 [chuánnèichúfáng], 罗马的舰 [luómǎdejiàn], 舰长用艇 [jiànzhǎngyòngtǐng], 活字盘 [huózìpán], 長方活字盤 [chángfānghuózìpán], 古代希腊 [gǔdàixīlà], 桨战船 [jiǎngzhànchuán], 古代的有桨帆船 [gǔdàideyǒujiǎngfánchuán] france: galère germane: Galeere hispane: galera hungare: gálya itale: galera japane: ガレー船 [ガレーせん], 苦役 [くえき] katalune: galera nederlande: galei portugale: galé ruse: галера slovake: galéra, veslica turke: kürek cezası, çok zor iş, uğraş ukraine: ґалера, каторжне судно, каторга, каторжні роботи administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.