Aldoni tradukojn al ReVo:

10galeg/o

10galego

serĉi 'galego'
[galeg.0o]
Ano de gento loĝanta en la nordokcidento de Hispanujo kaj parolanta iberolatinidan lingvon: la galegoj de nord-okcidenta Hispanio ankaŭ rigardas sin kiel keltan popolon, kvankam ili ne plu parolas keltan lingvon [1]; la aŭtonomio, atingita de katalunoj, eŭskoj kaj galegoj, fariĝis la normo, kaj la ŝtato fariĝis multaspekte, kvankam ne plene, federacio [2].
1. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!, 2008
2. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, 2006
germane:
Galicier

10galega

serĉi 'galega'
[galeg.0a]
Rilata al galegoj, ilia lingvo, ilia regiono: la galega klimato estas pluva kaj humida, kio kaŭzas damaĝojn [3]; en 2017 sekvis la aperigo de Memoraĵoj de Kampara Knabo, lia traduko de la plej legata libro de la galega literaturo [4]; laŭ la kantabra marbordo la pilgrimantoj venis al Ribadeo, galega urbo [5].
3. Monato, Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
5. Monato, Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
germane:
galicisch

10Galegujo (ES‑GA)

serĉi 'Galegujo'
[galeg.0ujo]
Aŭtonoma regiono en la nordokcidento de Hispanujo.
angle:
Galicia
france:
Galice
galege:
Galicia
germane:
Galicien
hispane:
Galicia
portugale:
Galiza

administraj notoj

G~ujo : Mankas dua fontindiko.
G~ujo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.