Aldoni tradukojn al ReVo:

*fum/o PV

*fumo

serĉi 'fumo'
[fum.0o]
[fum.0o.brulo]
Miksaĵo de brulrestaĵoj ŝvebantaj en aero, t.e. aerosolo de cindreroj, fulgo, gutetoj de vaporo, oleo ktp: fumo sin levadis el la kamentuboj [1]; sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon [kaj elspirante] elblovis grandan nubon da fumo [2]; el arĝentaj incensujoj […] fluis malpezaj […] rubandoj de fumo FdO ; fumo parfumita per mirho kaj olibano [3]; komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo [4]; ili malaperos kiel fumo [5]; cigara fumo tute konfuzis la kapon de l’ maljunulino [6]; per blueta nubo leviĝis […] de la altaro […] oferfumo de danko [7]; ne ekzistas fumo sen brulo (ne estas efiko sen kaŭzo) PrV . VD:haladzo, nebulo, vaporo
angle:
smoke
beloruse:
дым
bulgare:
дим, пушек
ĉeĥe:
dým, kouř
ĉine:
烟气 [yānqì], 烟雾 [yānwù], 烟 [yan], 冒 [mào], 烟霾 [yānmái], 硝烟 [xiāoyān], 熏烤 [xūnkǎo], 烟 [yān]
france:
fumée
germane:
Rauch, Qualm
hispane:
humo
hungare:
füst
indonezie:
asap
japane:
煙 [けむり], 湯気 [ゆげ], はかないもの
nederlande:
rook
pole:
dym
portugale:
fumaça, fumo
rumane:
fum
ruse:
дым
slovake:
fumé
tibete:
རླངས་པ་
ukraine:
дим

*fumi

serĉi 'fumi'
[fum.0i]
1.
[fum.0i.ntr]
(ntr)
Ellasi fumon: ĉiuj kamentuboj de la urbo fumis kaj odoris [8]; la lampo fumis, kaj la muroj […] fariĝis pli nigraj [9]; [jen] fumis brulfajroj kaj fiŝistoj kuiris terpomojn Metrop ; (figure) kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo [10]? fumigi incenson [11].
2.
[fum.0i.tabakon]
(tr)
En- kaj elspiri tabakan aŭ aroman fumon: plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas [12]; fumi pipon da tabako [13]; fumi pipon de opio FdO ; li ridis kaj fumis kiel kamentubo [14]; la patro kuŝis sur la sofo, fumis cigaredojn kaj ĝuis [15]; varma cindro elfalis sur la kruron de la fuminto [16].
angle:
smoke
beloruse:
1. Ð´Ñ‹Ð¼Ñ–ць 2. Ð¿Ð°Ð»Ñ–ць (цыгарэту)
bulgare:
димя, пуша
ĉeĥe:
kouřit
ĉine:
抽烟 [chōuyān], 排烟 [páiyān], 吸烟 [xīyān], 烟雾弥漫 [yānwùmímàn]
france:
1. fumer (produire de la fumée, être en colère) 2. fumer (du tabac)
germane:
rauchen
hispane:
2. fumar
hungare:
~igi incenson: tömjént füstöl. 2. füstöl (dohányt), dohányzik
indonezie:
1. berasap 2. merokok
japane:
煙を出す [けむりをだす], 喫煙する [きつえんする], 吸う [すう]
nederlande:
roken
pole:
palić, ćmić (o papierosach), kurzyć 1. palić 2. palić
portugale:
2. fumar
rumane:
arde
ruse:
1. Ð´Ñ‹Ð¼Ð¸Ñ‚ÑŒ ~igi incenson: кадить. 2. ÐºÑƒÑ€Ð¸Ñ‚ÑŒ
slovake:
dymiť, fajčiť, čadiť, čmudiť
tibete:
ཐ་མག་འཐེན་
ukraine:
димити, диміти, куріти, коптіти, курити, курити, палити (тютюн)

fumiĝi

serĉi 'fumiĝi'
[fum.0igxi]
Fumi1: piramida monto, […] kiu havas strangajn kutimojn, post longaj jaroj de l' trankvilo subite ĝi komencas fumiĝi, tremi, brui [17]; oni aŭskultis tion en la drinkejo, kie fumiĝis la seba kandelo [18]; la supo jam fumiĝis (odore vaporis) en teleroj: tio estis tre alloga [19].
beloruse:
дыміцца, курыцца
germane:
rauchen (intr)
hungare:
füstöni kezd (vulkán)
indonezie:
berasap
japane:
煙になる [けむりになる], 発煙する [はつえんする]
pole:
palić się
portugale:
fumegar
ruse:
дымиться, куриться

fumado

serĉi 'fumado'
[fum.0ado]
Ago fumi: la farmodomo tuta brulis kiel grandega torĉo, [kolono] tridekmetra, rekte supreniris al la ĉielo, kiun ĝi mallumigis per sia nigra fumado [20]; [li] predikis kontraŭ la moro de fumado [21]; mi tute dekutimiĝis de fumado [22].
beloruse:
дымленьне, паленьне
ĉeĥe:
kouření
france:
fumage
germane:
Rauchen
hungare:
füstölés, dohányzás
japane:
発煙 [はつえん], 喫煙 [きつえん]
nederlande:
het roken
pole:
palenie
portugale:
ato de fumar
ruse:
дымление, курение
slovake:
dymenie, fajčenie
ukraine:
диміння, куріння, паління

fumaĵi, fumumi

serĉi 'fumaĵi'
serĉi 'fumumi'
[fum.0ajxi]
(tr)
[fum.0ajxi.KOMUNE]
Trakti per fumo.
a)
[fum.0ajxi.konserve]
KUI Saturi per fumo por konservado: fumaĵitaj fiŝoj [23]; Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko Marta ; la fiŝon oni tuj salas, sekigas en la sunbrilo, fumaĵas super fajro [24]; matenmanĝon unue: ŝelkuiritajn terpomojn kaj fumaĵitan haringon [25]; fazeola supo kun fumaĵitaj porkaj ripaĵetoj [26].
b)
[fum.0ajxi.nigrigi]
TEK Nigrigi per fumo: paperoj, nigriĝintaj pro la malnova polvo, kvazaŭ fumaĵitaj, okupis la tutan spacon [27]; fumaĵita vitraĵo.
c)
[fum.0i.sanigi]
Sanigi per fumo: [artemizion] mia patrino bruligis kaj per ĝi fumumis ĉiujn angulojn kaj mallumajn niĉojn de la domo [28].
beloruse:
1.a Ð²ÑÐ½Ð´Ð·Ñ–ць 1.b Ð·Ð°ÐºÑƒÑ€Ð¾Ð´Ñ‹Ð¼Ð»Ñ–ваць
ĉeĥe:
udit
ĉine:
硝烟 [xiāoyān], 熏 [xūn]
france:
1.a boucaner, fumer (boucaner)
germane:
1.a räuchern ~aĵita ŝinko: Räucherschinken. 1.b rußen 1.c ausräuchern
hispane:
1.a ahumar
hungare:
1.a füstól (húst) 1.b bekormol
indonezie:
1.a mengisapi 1.b menghitamkan (dgn asap)
japane:
燻製にする [くんせいにする]
nederlande:
1.a roken (v.voedsel) 1.b blakeren
pole:
1.a wędzić 1.b opalać (ogniem)
portugale:
fumigar 1.a defumar 1.b esfumaçar
ruse:
1.a ÐºÐ¾Ð¿Ñ‚ить (рыбу и т.п.) 1.b Ð·Ð°ÐºÐ¾Ð¿Ñ‚ить (покрыть копотью)
slovake:
vyúdiť
ukraine:
коптити, вудити

fumanto

serĉi 'fumanto'
[fum.0anto]
Iu kiu (kutime) fumas (tabakon): sultano Murado IV punadis la fumantojn per morto [29]; la grafo, […] kiel ĉiuj fumantoj, portis sur si alumetojn [30]; preskaŭ ĉiam li eniras en fakegon por fumantoj [31]; „certe“, respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte [32].
angle:
smoker
ĉine:
烟民 [yānmín], 吸烟者 [xīyānzhě]
germane:
Raucher
indonezie:
perokok
japane:
喫煙者 [きつえんしゃ]

nefumanto

serĉi 'nefumanto'
[fum.ne0anto]
Iu kiu kutime ne fumas (tabakon): la nefumantoj sentas sin malbone, se oni fumas en la ejo, kaj la fumantoj estas ĝenataj, se ili ne povas fumi [33]; la gefiloj de fumantoj malsaniĝas […] je 40 % pli ofte ol la infanoj de nefumantoj [34]; sanasekuraj kompanioj […] postulas de fumantoj kotizojn pli altajn, ol devas pagi nefumantoj [35].
angle:
non-smoker
ĉine:
禁止吸烟的车厢 [jìnzhǐxīyāndechēxiāng], 不吸烟者 [bùxīyānzhě]
germane:
Nichtraucher
indonezie:
nonperokok
japane:
非喫煙者 [ひきつえんしゃ]

terfumo

serĉi 'terfumo'
[fum.ter0o]
[fum.ter0o.BOT]
BOT Fumario: ofte plantoj […] havas popolajn nomojn [kiel ekzemple] fajra amo, marikoretoj […], terfumo [36].
beloruse:
дымніца
ĉeĥe:
dymnivka
germane:
Erdrauch
indonezie:
Fumaria
pole:
dymnica
portugale:
fumária
ruse:
дымянка
slovake:
zemedym

administraj notoj