fris/o frisoserĉi 'friso' [fris2.0o] Kruda drapo: stranga maljuna homo, kiu en vento kaj malbona vetero sidis sur la supro de neĝa monteto […], kiel vilaĝano en blanka frisa surtuto, kun longaj blankaj haroj [1]; la pordo malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figuro en frisa supervesto, kun nerazita barbo Revizoro . Rim.: Laŭ [2] la germana vorto „Fries“ devenas origine de frigiaj brokaĵoj (lat: phrygium aŭ frisium) kaj poste transpreniĝis por lanaj tukoj (fr: frise, de: Fries). La supran citaĵon, Zamenhof tradukis el la germana eldono de „Historio de la jaro“. friso (arĥitekturo), friso (etno) 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro2. Duden: Das Herkunftswörterbuch, Band 7, 3a eldono angle: frieze, baize beloruse: фрыз (тканіна) dane: vadmel france: frise germane: Fries, Wadmal islande: vaðmál japane: フリジア人 [フリジアじん], フリースラント人 [フリースラントじん] latine: frisium, panni frisi norvege: vadmål ruse: вотола (ткань) ukraine: фриз administraj notoj