fotogliptik/o fotogliptikoserĉi 'fotogliptiko' [fotogl.0o] Procedo uzata precipe inter 1870 kaj 1900 por altkvalite reprodukti fotojn en presado: ĉe la fotogliptiko oni eksponas impresiĝeman ĥroman gelatenaĵon al lumo kaj poste premegas ĝin sur plumban platon kreante reliefan strukturon, tiun oni uzas post kolorigo por represi la bildon. fotogravuri, fototipio, gliptiko. angle: photoglyphy ĉeĥe: fotoglyptika, světlorytectví france: photoglyptie germane: Photoglyptie japane: 写真彫刻版法 [しゃしんちょうこくはんほう] nederlande: fotoglyptie (arch.) portugale: fotogliptia, fotoplastografia slovake: fotoglyptika administraj notoj ~o: Mankas fontindiko. ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.