Aldoni tradukojn al ReVo:

*fontan/o

*fontano

serĉi 'fontano'
[fontan.0o]
1.
[fontan.0o.konstruajxo]
Konstruaĵo kun artefarita tubaranĝo, kiu alten ŝprucigas akvon: li staris apud unu el la malnovaj fontanoj, inter kies fiere leviĝantaj akvaj radioj staris helaj figuroj el kupro [1]; fontanoj ŝprucigis plej bonan vinon [2]. VD:fonto1, puto, vasko
2.
[fontan.0o.akvokolono]
La akvokolono aŭ -arko elŝprucata tie: en la altaj marmoraj salonoj plaŭdis grandaj fontanoj [3]; en la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono [4]; radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano [5].
angle:
fountain
beloruse:
фантан
ĉeĥe:
fontána, kašna, vodotrysk
ĉine:
喷泉 [pēnquán]
france:
fontaine
germane:
1. Springbrunnen 2. Fontäne
hispane:
fuente
hungare:
szökőkút
indonezie:
air mancur
japane:
噴水 [ふんすい], 噴水装置 [ふんすいそうち]
nederlande:
fontein
pole:
fontanna, wodotrysk
portugale:
fonte, chafariz
ruse:
фонтан
slovake:
fontána, vodomet
ukraine:
водограй, фонтан

administraj notoj