fonologi/o PVEF fonologioserĉi 'fonologio' [fonologi.0o] [fonologi.0o.SCI] Studo de la fonetikaj fenomenoj de lingvo, kiel partoj de sistemo da kontrastaj unuoj: fonologio fakte ne temas pri sonoj, sed pri la gramatika sistemo de la sonoj [1] Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri fonemscienco, scienco pri parolsonoj, parolsona sistemo (de lingvo). Rim.: Iuj lingvistoj rigardas fonologion kiel apartan fakon de lingvoscienco; aliaj vidas en ĝi branĉon de gramatiko; triaj rigardas fonologion kiel branĉon de fonetiko1, „la funkcian fonetikon“ laŭ difino de A. Martinet (kontraste al la fonetiko anatomia, akustika, psiĥologia ktp). Tiu tria vidpunkto konformas al la la komunlingva uzo kaj al la administra aranĝo (pri fonologio sin okupas profesoroj pri fonetiko, fonetikaj asocioj ktp). Ankaŭ en la praktika lingvolernado apenaŭ sencas disigi fonetikon kaj fonologion. Jen nia plej eminenta fonetikisto parolas pri fonemoj (baza koncepto fonologia) kiel pri parto de fonetiko: La bazaj faktoj de Esperanta fonetiko estas facile direblaj. La lingvo havas 28 fonemojn, el kiuj 5 estas vokaloj kaj 23 estas konsonantoj [2]. [Sergio Pokrovskij] 1. J. E. Abrahamsen: Ĉu Esperanto estas facila?, [vidita je 2006-06-21]2. John Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA: 1989, p. 17. angle: phonology beloruse: фаналёгія ĉeĥe: fonologie, zvukosloví ĉine: 音韵学 [yīnyùnxué] france: phonologie germane: Phonologie hispane: fonología itale: fonologia katalune: fonologia perse: واجشناسی pole: fonologia portugale: fonologia ruse: фонология slovake: fonológia ukraine: фонологія, фонематика fonologiistoserĉi 'fonologiisto' [fonologi.0isto] [fonologi.0isto.SCI] Fakulo pri fonologio: kutime fonologiistoj ... disigas la silabon en du partoj: la atako kaj la rimo [3]. 3. M. van Oostendorp: Mediteraneaj silaboj kaj la universala fonologio, [prelego ĉe UK 1998] angle: phonologist beloruse: фаноляг france: phonologiste germane: Phonologe katalune: fonòleg perse: واجشناس pole: fonolog portugale: fonólogo, fonologista administraj notoj