foliant/o PIV1 foliantoserĉi 'folianto' [foliant.0o] [foliant.0o.TIP] Bindita libro kun kvarpaĝaj kajeroj, po konsistantaj el unufoje faldita folio (do en formato de ĉ. 29 ✕ 40 cm): sur multetaĝaj bretoj viciĝis dikaj foliantoj, ledebinditaj, korpulentaj volumoj LGA ; la loko de miaj luktoj kontraŭ tiuj foliantoj estis la tablo, hele lumigita de malalte pendanta lampo [1]; sur la planko turiĝis stakoj de grandaj foliantoj, sur kelkaj tabloj kuŝis montoj el pli malgrandaj libroj kun ledaj bindaĵoj kaj ore brilantaj flankoj [2]. folianto, 1806, bindita en porka ledo CC BY-SA 3.0 [3] 1. S. Lem, trad. J. Finkel: Surloka Esploro, [2003]2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto3. Lysippos, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Foliant_1806.jpg beloruse: фаліянт ĉeĥe: foliant france: in-folio germane: Foliant pole: folio ruse: фолиант slovake: foliant ukraine: фоліант administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.