filament/o filamentoserĉi 'filamento' [filame.0o] [filame.0o.strukturo] Relative al ĝia longeco, tre maldika, fadensimila strukturo. a)[filame.0o.ELE] Tre maldika drato, kiu, varmigate de elektro, produktas lumon en ampolo: hafnio […] estas brila griza transirmetalo kiu estas uzata en volframaj alojoj por elektrodoj kaj filamentoj [1]; same kiel lumampolo, vakutubaj diodoj havas filamenton tra kiu pasas kurento, kiu hejtas la filamenton [2]. b)[filame.0o.ANA] Tiuforma anatomia elemento: la brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj, ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido [3]; neŭronoj komunikas unu kun la aliaj per longaj protoplasmaj filamentoj nome aksonoj [4]; homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomoj [5]. c)[filame.0o.BOT] La malsupra parto de stameno: stamenoj estas dupartaj: filamento: tigeto de stameno, antero: pinto de stameno kun poleno [6]. d)[filame.0o.AST] Projekcio de sunaj protuberancoj: la sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko […] ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj [7]. e)[filame.0o.AST2] Tiuj fadenformaj partoj de la kosma strukturo, kie inter malplenoj koncentriĝas masoj: la partoj de la filamentoj kie la galaksioj estas pli dense disdonitaj estas nomataj superamasoj [8]. 1. Vikipedio, Hafnio2. Vikipedio, Diodo3. Vikipedio, Fiŝoj4. Vikipedio, Cerbo5. Vikipedio, Mem-replikiĝo de DNA6. Vikipedio, Floro7. Vikipedio, Suno8. Vikipedio, Filamento da galaksioj beloruse: ніць, нітка, філямэнт, джгуцік ĉeĥe: nitka (tyčinky) france: filament, filandre, filet (bot.) germane: Filament 1.a Glühdraht, Glühwendel 1.b Faser, 1.c Staubfaden hispane: filamento hungare: izzószál, fűtőszál 1.b rost 1.c porzószál, filamentum itale: filamento japane: フィラメント, 花糸 [かし], 線条組織 [せんじょうそしき] katalune: filament portugale: filamento, fibra ruse: 1.a нить накала 1.b волокно 1.c жгутик slovake: nitka tyčinky ukraine: нитка тичинки, нитка розжарювання, ниточка filamentecaserĉi 'filamenteca' [filame.0eca] Havanta karakteron de filamento. angle: filament beloruse: філямэнтны, валакністы ĉeĥe: vláknitý france: filamenteux germane: filamentös hispane: filamentoso hungare: szálas, rostos itale: filamentoso katalune: filamentós ruse: волокнистый slovake: niťovitý, vláknitý administraj notoj pri ~o 1.c: Koherigi kun la difino de stameno, kiu parolas pri "fadeno". [MB] ~eca: Mankas fontindiko. ~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.