feroc/a PIV1 ferocaserĉi 'feroca' [feroc.0a] 1.[feroc.0a.iu] (Pri iu) Sovaĝe Kruelega, kolerema, venkavida kaj senkompata en batalo aŭ disputo: Ĝi finiĝos, kiam la feroca leono de La Mancha kaj la blanka kolombino de El Toboso kuŝos kune [1]; la ferocaj ĝermanoj preskaŭ disŝiris la giganton Ratobuĉulo[2]. 2.[feroc.0a.metonimie] Rilata al iu aŭ io feroca: ferocaj okuloj; doni du batojn tiel ferocajn[3]. 3.[feroc.0a.io] (Pri io) Neelenebla, tre forta (pri io malbona, danĝera aŭ malagrabla): feroca malvarmego; tie okazas ferocaj ŝtormoj kaj blovadoj [4]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru kruelega, sovaĝe kruela. 1. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 46ª2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a, p. 276a3. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 9a, p. 73a4. Garbhan MacAoidh: Eseo pri surdeco, Monato, 2018-012218 angle: ferocious, fierce beloruse: жорсткі, бязьлітасны, люты, бесчалавечны ĉeĥe: krutý, nelítostný ĉine: 冷酷地 [lěngkùde], 蓄意地 [xùyìde], 趮 [zào], 冷血 [lěngxiě], 冷酷 [lěngkù] france: féroce germane: kaltblütig, grausam, grimmig, unverfroren pole: dziki, okrutny portugale: feroz, cruel ruse: свирепый, лютый slovake: krutý, neľútostný ukraine: жорстокий, лютий, кровожерливий, нелюдський ferocoserĉi 'feroco' [feroc.0o] La karaktero aŭ stato de iu aŭ io feroca: konsideru ankaŭ la brutan ferocon de tiuj agoj [5]. 5. Edgar Allan Poe, tr. Edwin Grobe: La Murdoj de Kadavrejo-Strato, Eldonejo-Arizona-Stelo, 1998 angle: ferocity, ferociousness beloruse: лютасьць pole: okrucieństwo ruse: свирепость administraj notoj