Aldoni tradukojn al ReVo:

9farĉ/o PV

9farĉo

serĉi 'farĉo'
[farcx.0o]
[farcx.0o.KUI]
KUI Hakita kaj spicita viando, legomaĵo aŭ fruktaĵo por enmeti internen de manĝaĵo: konkoj kun farĉo [1]; la pirogo, krevinte, eligis parton de la farĉo [2]; vi tiel senkompare fritas kolbasetan farĉon en tomatoj, ke mi ne hezitas [3]!
angle:
stuffing, mincemeat
beloruse:
фарш
ĉine:
夹心 [jiāxīn], 餡兒 [xiànr]
france:
farce (hachis)
germane:
Füllung (Speisen), Farce
hungare:
töltelék
japane:
詰め物 [つめもの]
nederlande:
vulling (voedsel), vulsel (voedsel), farce
pole:
farsz
portugale:
recheio, recheado
ruse:
фарш
turke:
(dolma içi)
ukraine:
фарш, начинка

9farĉi PV

serĉi 'farĉi'
[farcx.0i]
(tr)
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
KUI Plenigi per farĉo: ansero farĉita per prunoj kaj pomoj [4]; tri tutaj rostitaj bovoj, farĉitaj per anasoj kaj kokinoj, estis elmetitaj meze de la bazaro [5]; fundoj de artiŝokoj farĉitaj per maĉitaj fungoj [6]; oni kuiras farĉitajn brasikojn same kiel rumanoj [7]; plado da lokaj torteloj, kvadrataj, farĉitaj per selakto, kaj spinacoj [8].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
(figure) Plenigi per multo da: ĉiuj sidlokoj estas okupitaj, kaj homoj estas farĉitaj en koridoroj, vagon-konektejoj, necesejoj [9]; unu el tiuj eŭropecaj Esperanto-propagandiloj, farĉitaj je la kutima lingvoproblema litanio [10].
VD:ŝtopi3
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo, 2006
7. Monato, Lenke Szász: Festivalo frandaĵe farĉita, 2012
8. Monato, Roberto Pigro: Saturnia: Vintra magio, 2012
9. Monato, Alice Liu: Migrado multmiliona, 2010
10. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Literatura litanio, 2006
angle:
stuff
beloruse:
фаршаваць, начыняць
france:
farcir
germane:
füllen (Speise)
hungare:
1. megtölt (töltelékkel) 2. tele van (pl. hibával)
japane:
詰め物をする [つめぶつをする], 詰め込む [つめこむ]
nederlande:
vullen, opvullen
pole:
1. farszować, faszerować 2. faszerować, nafaszerować
ruse:
фаршировать, начинять
turke:
doldurmak(dolma)
ukraine:
фарширувати, начиняти, шпигувати

administraj notoj