faraon/o PVEF faraonoserĉi 'faraono' [faraon.0o] Reĝo en antikva Egiptujo: vidis ŝin la eminentuloj de Faraono […] kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono [1]; oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon [2]; Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono [3]; la popolo laboris, la faraono direktis, la pastroj preparis planojn [4]; vin ĉagrenas tio, ke vi ne estas faraono kaj ke via tombo ne estos piramido [5]; longa kaj stumbliga vojo kondukis de la faraonoj-dioj de antikva Egiptio ĝis la sekularaj respublikoj, eĉ monarkioj, de la nuntempa Eŭropo [6]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 12:152. La Nova Testamento, La agoj 7:213. La Nova Testamento, Hebreoj 11:244. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV6. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj angle: pharaoh beloruse: фараон ĉeĥe: farao, faraon ĉine: 法老 [fǎlǎo] france: pharaon germane: Pharao hispane: faraón hungare: fáraó japane: ファラオ katalune: faraó nederlande: farao pole: faraon portugale: faraó ruse: фараон slovake: faraón ukraine: фараон administraj notoj