fantasmagori/o PV fantasmagorioserĉi 'fantasmagorio' [fantas.0o] 1.[fantas.0o.KIN] Projekciado de iluziaj bildoj, origine per optikaj rimedoj, sed pli larĝasence ankaŭ per aliaj, ekz. psiĥaj, rimedoj: la entrepreno kapablis ankaŭ amasprodukti magiajn lanternojn por uzado en fantasmagorio [1]; oni atendis […] revolucion de maŝinoj kiel la fantasmagorion de Frankenstein en 1818, kiam la maŝinoj tamen obeis al la homoj, eĉ se ili brutigis laboristojn [2]; por alilandanoj kaj malpliaĝuloj, la priskribita vivo povas ŝajni nekredebla fantasmagorio [3]; (figure) disbloviĝu fantasmagorio reganta nian patrujon [4]. 2.[fantas.0o.MED] Arbitra serio de asociitaj, nerealaj bildoj kiel en sonĝo aŭ en febro. 1. Vikipedio, Ludilo2. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 53. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto4. Vikipedio, Aleksandro Aleĥin angle: phantasmagoria beloruse: фантасмагорыя ĉeĥe: kouzlo, přelud, vidina ĉine: 1. 幻影 [huànyǐng], 幻景 [huànjǐng], 幻象 [huànxiàng] france: fantasmagorie germane: 1. Phantasmagorie, Truggebilde, Blendwerk hungare: 1. varázstükör, fantazmagória, szemfényvesztés japane: 魔術幻灯 [まじゅつげんとう], 幻影 [げんえい], 夢幻的光景 [ゆめまぼろしてきこうけい] nederlande: fantasmagorie pole: 1. fantasmagoria portugale: 1. fantasmagoria, quimera (fig.), miragem (fig.) ruse: фантасмагория slovake: kúzlo, prelud, vidina ukraine: фантасмагорія administraj notoj