fabac/oj PV fabacojserĉi 'fabacoj' [fabac.0oj] [fabac.0oj.BOT] Familio de lignoplantoj, duonarbustoj, staŭdoj aŭ herboj unujaraj el la ordo de faboparencaj floroplantoj (Fabaceae) kun: folioj alternaj aŭ kruce alternaj, kun kromfolioj; floroj dulipaj, papiliformaj; 5 sepaloj ofte kunkreskintaj; 5 petaloj estantaj la supra la flago, la du flankaj la aloj kaj la du malsupraj la ŝipeto; 10 stamenoj, kunkreskintaj ― aŭ ĉiuj je fermita aŭ nur naŭ je supre malfermita ― tubo ĉirkaŭanta la ovolujon; 1 pistilo; guŝoj klape malfermiĝantaj, disfalantaj en partojn unusemajn aŭ helice turniĝantaj: ĉiro estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj [1]; la esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara, ambaŭ genroj [...] apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj [2]. legumenacojfabo, fazeolo, pizo, vicio 1. Vikipedio, Ĉiro2. Vikipedio, Akacio beloruse: бабовыя (сям'я) ĉeĥe: motýlokvěté (čeleď) ĉine: 蝶形花亚科 [diéxínghuāyàkē] france: fabacées germane: Schmetterlingsblütengewächse hispane: leguminosas hungare: hüvelyesek (család), pillangósvirágúak itale: fabacee, leguminose japane: マメ科 [マメか] katalune: fabàcies latinece: Fabaceae nederlande: vlinderbloemigen pole: motylkowate portugale: fabáceas ruse: бобовые slovake: motýľokveté (čeľaď) svede: ärtväxter ukraine: бобові administraj notoj