et/o etoserĉi 'eto' [eto.0o] [eto.0o.LIN] La sepa litero de la greka alfabeto (Η, η): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] zeto, eto, teto, [...] [1]. Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „eta“, do aliradika. Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon etao. [Alano Gerardo] 1. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §192. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §193. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §434. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3 angle: eta beloruse: эта (грэцкая літара) france: êta nederlande: èta norvege: eta pole: eta administraj notoj