etim/o PIV1 etimoserĉi 'etimo' [etim.0o] Devena aliforma aŭ alisenca stato de vorto kontraste al pli posta: la etnolingvaj etimoj estas alprenitaj en la plej konvena formo kaj ricevas Esperantajn gramatikajn finaĵojn [1]; troviĝas la historio de 15 081 Esperanto-vortoj, iliaj devenoj de unua-, dua-, tria-grada etimo ĝis praa radiko, kaj disiroj ekde tiu radiko [2]; alivorte, institucio ne havas sekson, kaj ĝia nomo havas nur la gramatikan genron, kiu fontas de ĝia etimo [3]; aparte interesas min la hindeŭropaj etimoj kaj ilia ĉeesto en la diversaj branĉlingvoj [4]; kio okazis al la etimo sanskrita pitr (patro) en la slavaj lingvoj [5]? etimologio2, pruntvorto 1. Bernard Golden: Propono por elimini la lingvokaoson en Eŭropa Unio, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 34a2. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 20043. Monato, Genroj En La Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la sekretario)4. Monato, Breandan O'Mearain: Hindeŭropaj etimoj, 20045. Monato, Breandan O'Mearain: Hindeŭropaj etimoj, 2004 angle: etymon beloruse: этымон ĉeĥe: etymon, původní základ slova france: étymon germane: Etymon hungare: etimon japane: 原義 [げんぎ], 原形 [げんけい] katalune: ètim pole: rdzeń (językowy) portugale: étimo ruse: этимон slovake: etymón, pôvodný základ slova ukraine: етимон, первісне значення слова administraj notoj