2eskort/o PV eskortoserĉi 'eskorto' [eskort.0o] [eskort.0o.KOMUNE] Eskortantaro: eskorto de servistoj [1]; venigu la ĉefpastrojn ĉi tien, sub protekta eskorto [2]; la princo kun siaj du kunuloj kaj kun la nova eskorto […] ekveturis antaŭen [3]; la eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris [4]; kun granda eskorto de soldatoj, amikoj kaj najbaroj ni forlasas Gundinci [5]. 1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 25. S. Maul: El verva vivo jurnalista, 2005 angle: escort beloruse: эскорт, канвой, суправаджэньне bulgare: ескорт ĉeĥe: eskorta, ochranný doprovod, ozbrojený ochranný průvod ĉine: 护送 [hùsòng] france: escorte germane: Eskorte, Begleitmannschaft, Geleitschutz, Begleitschutz hispane: escolta japane: 護衛隊 [ごえいたい], 護送隊 [ごそうたい], 付き添い [つきそい], 護衛 [ごえい] nederlande: escorte perse: اسکورت pole: eskorta, konwój portugale: escolta ruse: эскорт, конвой slovake: ozbrojený ochranný sprievod ukraine: конвой, ескорт, охорона eskortiserĉi 'eskorti' [eskort.0i] (tr) [eskort.0i.KOMUNE] Akompani iun por lin gardi, helpi, honori; akompani kaptiton por malhelpi lin forkuri: dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin [6]; lian portilon, portatan de ses sklavoj, ĉiam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l' ministro, tria keston kun papirusoj [7]; dekkelke da junaj fervoruloj kure eskortis lian veturilon, jen superŝutante lin per laŭdoj, jen laŭtvoĉe sciigante al la popolo, ke tio estas la fama ducentjarulo [8]; [li] devos eskorti la krimulojn, la ĉarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn [9]. 6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2 angle: escort beloruse: эскартаваць, канваяваць, суправаджаць bulgare: ескортирам ĉeĥe: eskortovat ĉine: 押 [yā] france: escorter germane: eskortieren, geleiten, Geleitschutz geben hebree: לְלַווֹת hispane: escoltar japane: 護衛する [ごえいする], 護送する [ごそうする], 付き添う [つきそう], エスコートする nederlande: escorteren, begeleiden perse: اسکورت کردن pole: eskortować, konwojować, odprowadzać portugale: escoltar ruse: эскортировать, конвоировать, сопровождать slovake: eskortovať ukraine: конвоювати, ескортувати, супроводжувати administraj notoj