erc/o PV ercoserĉi 'erco' [erc.0o] Minaĵo entenanta tiom da metalo aŭ utila mineralo ke ties ekstraktado estas profitiga: zinko-ercon oni prilaboris jam en la mezepoko [1] ekde kiam – antaŭ eble dekkvin jaroj – oni malkovris ercon, la vivo de la regiono ŝanĝiĝis [2]; stano kaj volframo el la metalhavaj ercoj [3]. Rim.: Plej ofte temas pri metalaj ercoj: fererco, kuprerco, zinkerco ktp; tamen en la tradicio de pluraj naciaj skoloj (angla, rusa, franca) oni parolas ankaŭ pri nemetalaj ercoj: arsenerco, asbesterco, sulfurerco ktp. 1. Carlo Minnaja: Ŝtateto riĉa, sed ne plu, Monato, 2018/10, p. 242. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 13. Monato, Mu Binghua: Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos, 2003 angle: ore beloruse: руда bulgare: руда ĉeĥe: ruda ĉine: 矿砂 [kuàngshā], 矿石 [kuàngshí] france: minerai germane: Erz hispane: mineral hungare: érc japane: 鉱石 [こうせき], 原鉱 [げんこう] nederlande: erts pole: ruda kopalna, kruszec portugale: minério ruse: руда slovake: ruda svede: malm ukraine: руда administraj notoj