Neoficiala sufikso, uzata por nomi
familiojn laŭ la
zoologia nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro
el la familio por formi la familinomon:
La anaso apartenas al la familio anasedoj.
-acRim. 1:
Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la
familion, estas difinite de la internacia zoologia nomenklaturo.
Rim. 2:
Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj
ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj.
Rim. 3:
Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estas konsilinde
eviti
ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel
anasfamilio, anasfamiliano
anstataŭ
anasedoj, anasedo
.