dubel/o PIV1 dubeloserĉi 'dubelo' [dubel.0o] en: Ingeto ŝovata en truon por tie fiksi ŝraŭbon: vi ja certe uzis plastajn universalajn dubelojn por fiksi kurtenon antaŭ fenestro, fiksi pentraĵojn kontraŭ muroj [1]; la dubelo [estas kiel] ankro por la hejmo [2]. Rim.: En KrDE troviĝas la variaĵo „dublo“ el origina vortara registro de 1928, sed kiu estas homonima al „dubli“ (aldoni plian lingvon al filmo). La retejo La Bona Lingvo[3] i.a. proponas sinonimojn „ŝraŭbtenilo“, „ŝraŭbfirmigilo“. 1. Rémy Bouchet: Enbetonaj Fiksiloj, La Domo, n-ro 422. La dub(e)lo - ankro por la hejmo, Esperanta Retradio, 10a de Okt. 20163. La Bona Lingvo, D angle: wall plug, rawlplug, dowel france: cheville (assemblage) germane: Dübel hispane: taco ruse: дюбель administraj notoj