Aldoni tradukojn al ReVo:

10dravid/o

10dravido

serĉi 'dravido'
[dravid.0o]
Iu el la gentoj parolantaj la dravidajn lingvojn: Neolitika viro, li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido [1].
1. Aleksandr Puŝkin, trad. Ivan Lubjanovskij: Kiel la unua letero estis skribata, Diversaj Verketoj
germane:
Dravide
sanskrite:
द्राविड

10dravida

serĉi 'dravida'
[dravid.0a]
Rilata al dravidoj, iliaj lingvoj ktp.
germane:
dravidisch

10dravidaj lingvoj

serĉi 'dravidaj lingvoj'
[dravid.0aj_lingvoj]
LIN
Familio de lingvoj parolataj en Srilanko, suda kaj centra Barato, Pakistano, al kiuj apartenas i.a. la tamila: en la dravidaj lingvoj de suda Hindio kaj norda Cejlono eĉ la genro ne estas formata surbaze de la sekso, sed laŭ la kasto: „superaj“ aŭ „malsuperaj“ estuloj, tiel ke la virinoj, kaj eĉ la diinoj, troviĝas en la rango de la lastaj, en la sama kategorio kun la senvivaj objektoj [2]; en Azio la verb-lasta tipo regas en la hinda subkontinento, ĉar al ĝi apartenas ne nur la hindia, la bengala kaj ĉiuj arjaj lingvoj de Hindujo, sed ankaŭ la tamula, la malajalama kaj la ceteraj dravidaj lingvoj [3]; la dravida kaj la munda lingvaroj estis atestitaj en Hindio longe antaŭ la sanskrita [4].
germane:
dravidischen Sprachen

administraj notoj

~a : Mankas dua fontindiko.
~a : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.